sobota, 15 grudnia 2007

Festoj, festoj.../ Święta, święta...

Marzenia
Koniec roku obfituje w interesujące wydarzenia. Święta, prezenty... „Zielone Motylki”mają swoje marzenia, oczekiwania, o których napisały do Gwiazdora. Oto jeden z listów:

Drogi Gwiazdorze!
Jestem Angela i mieszkam w Polsce. W moim domu co roku ubieramy choinkę. Jest wspaniała! Cały rok byłam grzeczna. Pomagałam chętnie rodzinie, przyjaciołom, dziadkom. W szkole uczyłam się dobrze. Marzę o: wielkim pluszowym misiu, szczeniaczku, chomiku, nowoczesnym telefonie, pięknej lalce, esperanckich książkach, szczególnie o słowniku oraz o spotkaniu z Esperantystami podczas dziecięcego kongresiku. Proszę,spełnij moje marzenia! Angela

Revoj
Fino de jaro donacas al ni interesajn tagojn – kun bondeziroj, donacoj... „Verdaj Papilietoj” havas siajn revojn kaj skribis al Avo Frosto. Jen unu de ili.

Kara Avo Frosto!
Mi estas Angela kaj logxas en Pollando. En mia domo cxiujare ni ornamas kristnaskan arbon. Gxi estas grandioza! Tuta jaro mi estis gxentila. Mi helpis volonte al mia familio, geamikoj, geavoj. En lernejo mi lernis bone. Mi revas pri: granda plusxa urseto, hundeto, hamistro, moderna telefono, bela pupo, esperantaj libroj, precipe vortaro, renkontigxo kun Esperantistoj dum Infana Kongreseto. Bonvolu plenumi miajn revojn! Angela

5 komentarzy:

Manlajo pisze...

Karaj geamiketoj,

Mi estas Manlajo, logxanta en Tajvano, Azio. La vetero cxi tie estas varma kun cx. 20+ gradoj celsiaj.

Viaj desegnoj estas belaj. Ankaux mi sxatas vian retpagxon!

Gxojan Kristnaskon al cxiuj!

Manlajo

Manlajo pisze...
Ten komentarz został usunięty przez autora.
luisladeira pisze...

Saluton Verdaj Papilietoj
Ĉu vi jam skribis rekte al Avo Frosto?
La lasta numero de la revuo Familia Esperanto
sciigas lian poŝtadreson:
AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO – CANADA
HOH OHO
Ŝajnas ke Li respondas Esperante!
Luizo (Portugalio)

luisladeira pisze...

Pro tio ke mi antaue rekomendis skribi al Avo Frosto, nun mi devas averti pri tio, ke la afero fuŝas. Jen ĉerpita el E-interreta listo la taŭga informo:
“… La kanada poŝto provizore decidis pri la ĉesigo de la leterskriba programo, ĉar ĝis nun alvenis 14 plendoj pri fiparolaj leteroj senditaj (…) al infanoj.
Depost ĵaŭdo alvenis 14 plendoj. La proparolanto de poŝto asertis, ke nur iu tro bubema koboldeto povus stari malantaŭ tiu ĉi agado, kaj la poŝto jam faris paŝojn por identigi tiun bubemulon. Depost tiu ĉi fievento, ĉiu deĵoranto partoprenanta en la programo devas noti la nomon de la infano al kiu oni sendas respondleteron, kaj de venonta jaro tiu ĉi procedo iĝos certe deviga. Pri la afero de fileteroj ekis enketon ankaŭ polico.”
Do, bonvolu forgesi mian sugeston.
Feliĉajn festojn
Luizo (Portugalio)

Unknown pisze...

Mi gratulas al vi tre gtangan kaj bonan laboron.
Mi kun miaj lernantoj skribis al Avo Frosto en Kanado kaj vere ni ne ricevis respondon.
Sed ankaux rete mi skribis por provi kaj mi ricevis jenan respondon:Saluton, Andreo!

Mi ricevis vian leteron:
'Saluton Kara Avo Frosto! Mi jam ne estas infanagxa kaj mi volas kontroli cxu cxi tiu adreso estas valida.Mi instruas esperanton kaj se evidentigxos ke Via adreso estas valida mi kun miaj lernantoj skribos al Vi.

Saluton!'

Dankon, ke vi skribis al mi! Nun mi havas malpli de laboro ol via Patro Kristnasko kaj mi helpos lin, se li devas porti multajn donacojn al chiuj, kiuj estis obeemaj chi-jare.
Ni promesas chion fari por plenumi viajn dezirojn!

Mia filino Neghulino kaj mi bondeziras al vi tre ghojan Kristnaskon.
Ghia magio neniam forlasu vin! Bonan kaj felichan Novan Jaron!

AvoFrosto

Vendredo 2/11/2007